Ankaŭ mi estis foje feliĉa; tero kaj vivo ŝajnis ĉielo, havis mi sunon, lunon kun steloj, floroj de revoj faris min riĉa, ardis en mi ebrie sentbruloj, nutris la koron suk' de ĝojfonto, perlon kaj oron kaŝis terbuloj, bela, tre bela estis la mondo... Kiel belega estis ci, mondo! Vivo mortvundis koran fidelon kaj el ĉiel' infero tuj ekestis, suno kaj lun' funebre sin vestis, nuboj ombrumis stelojn kaj helon, falis sur florojn ros' de doloro, tute sekiĝis suk' de ĝojfonto, kote polviĝis perlo kaj oro, monstre malbela iĝis la mondo... Kiel malbela iĝis ci, mondo! Masko de rid' nun falsas mienon, ne plu de sort' mi bonon atendas, vanon, celperdon koro priplendas: kial plu porti tedon kaj splenon? Sparas la viv' pri ŝanco kaj ŝanĝo. Montro de lango estu respondo, kiam mi mute pendos sur branĉo; aĉa kaj fia estas ci, mondo... Kiel fiiĝis aĉe ci, mondo! Skuinte for skorion de la aĝo mi ree povus migri temposalte, imagi ĉion nobla jam dealte kaj lukti por ideoj kun kuraĝo... Skuinte for la prozon de la tago mi povus fidi kaj jubili jese pri la futuro, eĉ pri l' mond' forgese ebrie tangi en nebula vago... Skorion, tagan prozon por forskui nun mankas forto pro ĥimer' infera; vizie vidas mi, potenco tera pri pac' mensoge celas por detrui. Dum la geni' cirkulas jam orgojle en kosmo por konkeri Universon, la profitemo planas jam renverson kaj vivo tera stagnas tombosojle. Mia dezir' ne troas, tre modestas: knabina hejm', interne vibra lum', en kiu tablon kampa floro vestas montranta vivon inda vivi nun... Nur ni triope mutus en atend': vi, mia kara, mi kaj la silent'. La kapon klinus mi al via sino, ke ĝin karese tuŝu varta man'. Imagus mi: vi estas la patrino, mi dorlotata kiel la infan'... Dum min fingretoj lulus al ripoz', de mi jam pasus for la taga proz'. Ĉiela blu' el okulpar' min ravus kaj logus al si pompa nova Maj'; rozetojn ĝi de viaj vangoj havus kaj junan dolĉon donus via gaj'... Dum tiel en intimo sidus ni, forgesus jarojn, grizajn harojn mi. Al rava efemero min mi cedus por perdi sobron pri muela zorg'. Pro dolĉa mistifiko eĉ mi kredus, ke mia ŝipo velas al la bord', ĉe kies rando min atendas jam la amatino kun parvoka am'. Horeton tian mia rev' petegas por senti riĉa min, ne almozul', por foje pensi, vin la amo regas kaj ne kompato kun fordorma brul'. Mi ŝatus ja forgesi por moment', ke ĉenas vin al fremda vir' — la sent'. Kaŝlude kuras vagonaro en mezo de la pinarbaro... La rustoruĝaj svedaj domoj petole kiel etaj gnomoj el verda denso ĝin admonas: "Ni vidas vin" — jen kvazaŭ sonas. Responde radoj ritme ridas: "Ah, ankaŭ ni vin, domoj, vidas!" La fantazia dialogo nun ŝajnas min invita logo al arbarmeza densosino, al domo ĉarma de knabino... Inspirflugile tuj alcele jen penso foren prozopele kupeon lasi for min igas, ĉe pordo frapi eĉ instigas kaj ĝuste kiel en fabelo aperas sojle — domanĝelo... Cejanan bluon dum sunardo ŝi sorĉe havas en rigardo; en blonda belo rozovanga sin kaŝas povo feinranga; ŝi ŝvebe paŝas, move viglas, alloge koron sonde tiklas... Mi klinas min kun riverenco. El ŝi radias — rekompenco, ĉar mute gestas ŝi invite... Mi do obeas senhezite kaj en intimo de l' silento tre saĝe svenas la — prudento... Mi havas jam taktikon drastan, adaptas mise rajton gastan por ŝin persvadi dum sieĝo al la kanapo for de l' seĝo... Ŝi mute ridas... mute pledas... protestas eĉ, sed... mute cedas. "Ah, diru vian nomon, kara! Ĉu Helga, Erna, Ingrid, Klara?" La lipojn ŝi pintigas kise, sed ne malfermas paroldise... Pro kissoifo kaj korbrulo frenezas mi en ampostulo... "Ah, svelta sveda sfinkso kara, respondu al amant' hungara: Ĉu min vi amas aŭ enuas?" Ŝi kaptas min... ĉe l' ŝultro skuas, mi aŭdas nun — basvoĉan peton: "Sinjoro, montru la bileton!" La koro estas mond', virin', eĉ kun ĉielo kaj infero; cent revojn pentoj cent en sin' funebre pagas per sufero. Inter infero kaj ĉielo abismas fundo de l' NENI'... Ve, tien falas ĉiu BELO! Post ĝojo triston havas ni. Kaj tamen sur soleca voj' por AMO indas larmokosto; kreitaj estas ni por ĜOJ'... Dum ardas sun' forestas frosto; al koroj varma ond' inundas, nin superverŝas la PROMES' kaj en dorloto BON' abundas. Ĝi forgesigas nin pri l' prez'... Forgeso dolĉa pri l' DOLOR', pri taga proz' eĉ efemere konsolo estas: difavor' por HOMO triste sola tere. Rifuzi ĝin per fuĝo pruda, kiam obsedas nin la sent', tre vanas... Sekvos pento truda pro preterlaso de l' MOMENT'. La vivo, ĉi forĝisto blinda, senindulga, nin marteladas sur ambos' de l' Histori'; sub ĉiu sortobat' forfalas la skori': SOPIR' kaj CEL'. Sufokas volon feĉo fulga. Frakase peze forĝe falas ĉiu bato ĝis ili formas nin — obea materi' kaj vanas spito, ve', ribelo, helpokri'; el ni kreiĝas sklava ĉen' por homa frato. Jes, ĉi forĝisto blinda sin maŝine movas, fabrikas nur ĉeneron plian post ĉener'... Hometo, kial do mensogi pri l' Liber', se mem la VIV' produkti nur katenojn povas?! De bard' vaganta jen la vort' honora: vi ravas per kuir' kaj ĉarmo kora... La dankon do esprimu bondeziro: Ĉi lertan ĉarmon havu brava viro! Kor’ al koro kore sendas, kion kor’ en for’ atendas: kiskareson, amsopiron, naskiĝtagan bondeziron. La esper’ kun vivoĝojo akompanu vin sur vojo; havu sanon, forton, riĉon, multajn jarojn kaj feliĉon! Vin ne venku sortkruelo, venku vi por via celo; planojn, revojn teksu, plektu, Dio helpe vin protektu! Ne rimarku: tempo pasas, vundojn tranĉas, sulkojn lasas. En animo restu juna kun ridet’ de helo suna kaj se premos vin doloro, tuj rifuĝu al la koro, kiu batas por vi ĉiam, ĉesas ami vin — neniam. Pro unu EVA jen okazis tragedi': ho ve, ADAMO perdis la — Edenon, ĉar ŝia pomo, kvankam plena de la SCI', neniom havis el la — edzkompreno. Vi, nuna EVA, estu saĝa ĉe l' regal'; per pom' de l' SCI' ne faru hejman krizon! Scivolon venku! Al ADAMO sen skandal' kredigu, ke li havas — Paradizon. Ĉevalo cirka, modpasinte aĝa, sintrene trotas en la sabla rondo. La penda kapo plendas pri la aĉa kadukon truda tedo en ĉi mondo... sed se subita "ĉindra bum!" orĥestra stimulas ĝin sub lumo de l' areno, ĝi tuj reviglas ĉevalide estra dum stumbla kuro kun sendenta heno... De vanto ventumate iĝas blinda la ĉevalaĉo cirka... kompatinda. Poeto modpasinta tre konscias pri tedaj migro, spleno, morno, kiam la "krei-volo" agonias kaj restas for la sonĝoj dum maldormo, sed se subita "ĉindra bum!" publika lin vantovente vokas al forumo, tuj ĉevalide henas li komika dum stulta kuro en l' arena lumo... nur poste pikas sin per penso pinta: "Ci, ĉevalaĉo cirka... kompatinda!" Vilaĝeto ĉe rivero, verda monto, flora bord', sonorilson' de l' vespero, benko ĉe la domopord', ligas min al vi memoro: gaja ludo de infan', la sekret' de juna koro, kiso de l' unua am'... Vilaĝeto ĉe rivero, vin viziti vanas rev'; tenas min en mallibero, urba vivo, zorgoj, dev'. Eksterlime, for de l' ESTO, konjektate kaj objekte kiel vaksa pup' perfekte el ĉifon' en pompa vesto ni senvivaj jam ekzistas... Kun favoro pri destino jen dorlotas nin knabino panjolude kaj persistas, por ni formon, VIVON mendas... Ĉiam iu nin atendas. Post printempo ampreluda la ATENDO kun ni ĝermas, vivovoje ĝi eternas, nepeleble restas truda... Timotreme jen patrino ekde nia mov' unua sub la propra koro brua palpas nin ĝis akuŝfino, brakojn, mamojn ŝi etendas... Ĉiam iu nin atendas. Verve fide fajfe kante jen sur vojoj labirintaj, inter krutoj rife pintaj nur al ŜAJNO nin ĉenante ni por ŜANCO haste kuras al senstikla rendevuo... vantoserva intervjuo... kie oni nin konkuras, por batali, morti sendas... Ĉiam iu nin atendas. Eĉ post falĉilsvingo murda, post reala tera VIVO jam atendas nin FIKTIVO kun tombisto muta, surda... Dum zigzaga stulta krozo al INFERO, PARADIZO vagas ni por sankta vizo en rigida pia pozo, nin revoka plor' priplendas.. Ĉiam iu reatendas. Pomp', pomp', pomp', pluma pomp'... Ĉin', ĉin', ĉin', kaj ĉinin' sana sentas sin sen sun' en la lula lum' de l' lun'. Lin gonglango longe logas, ĉin' ĉininon al si logas. Ton' gonga, son' longa... Ĉinon ĉenas la ĉinin' pip' opia kaj la ĝin'. Popol' hungara ĉe l' Danubo mil jarojn luktis nur por viv'; mil jarojn inter fid' kaj dubo ĝi ofte sangis dum la driv': eksterme murdis ĝin tataroj kaj turka glav' dekumis ĝin, Habsburg-a ruz' dum kvarcent jaroj sufoke premis ĝin sen fin'... Sed tamen vanis murd', perfido, ĉar kun obstino, brava spito rekreis ĉion eĉ sur rubo popol' hungara ĉe l' Danubo. Popol' hungara ĉe l' Danubo en riĉo de l' rivera val', sur sia step' jen hund', jen lupo, pelate fastis dum regal': ĝin propraj Moŝtoj skurĝis, pelis, strangole jungis fremda jug'; se por libero ĝi ribelis, martirajn tombojn fosis plug'... Sed tamen vanis vintra morto, ĉar ĝi esperis dum krucporto: printempon havos eĉ sur rubo popol' hungara ĉe l' Danubo. Popol' hungara ĉe l' Danubo kun spit' de senparenca gent' en la tempest' de sangaj nuboj eĉ vin defendis, okcident'. Komprenu do, ĝi vivi volas spite al plagoj, kripta mur'; en ĝi sopiro pulse bolas por kunlaboro en kultur' kaj volas juston, celas pacon, neglektas venĝon kaj minacon, la vivon kreos eĉ sur rubo popol' hungara ĉe l' Danubo. Popol' hungara ĉe l' Danubo, se pasos nokto, brilos sun' kaj fremda premo de inkubo ne ĉenos ĝin plu al mallum', ĝi tuj etendos sian koron al la najbara frata rond', salutos danke la aŭroron, jubile krios al la mond': Ruinoj, ruboj ne plu gravas, ĉar pacon de l' konkordo havas kun ĉiu gent' de Nord' kaj Sudo popol' hungara ĉe l' Danubo. Duko Donu muzikon. Bonan tagon, homoj. Nu, Cesario, tiu kant' malnova, Kiun hieraŭ nokte ni aŭskultis: Ŝajnis, ke ĝi mildigis mian ardon, Pli ol la artifikaj melodioj De l' nuna tempo hasta kaj trovigla: Mi petas, unu strofon. Kurio Tiu ne ĉeestas, moŝto, kiu devus kanti ĝin. Duko Kiu estis tiu? Kurio La pajaco Feste, moŝto; spritulo, kiu la patron de Olivia multe plezurigis. Li estas ie en la domo. Duko Trovu lin, kaj dume ludigu la melodion. Iras Kurio. Aŭdiĝas muziko Ĉi tien, knabo: se vi amos foje, Dum la dolora ĝoj' memoru min — Ĉiuj amantoj estas kiel mi, Kun emocioj nerve malstabilaj Krom pri l' konstanta bildo de l' amata. Kiel ĉi melodio al vi plaĉas ? Viola Ĝi vekas eĥon ĉe la trono mem De l'amo. Duko Majstre vi parolas; kvankam Vi estas juna, certe jam l' okuloj Ampetis arde je vizaĝ' amata: Ne vere, knabo? Viola Iom, mi vin petas. Duko Kia virino? Viola Ŝi similas vin. Duko Do ne valoras. Kiom aĝa, nome? Viola Samaĝa kiel vi, sinjoro. Duko Ĉielo! tro maljuna: la virino Nuptu kun pliaĝulo; ŝi alkreskas, En l'edza koro pesas ĉiam same — Ĉar, knabo, malgraŭ nia memlaŭdado, Ni amas malpli firme kaj konstante, Pli kapriceme, baldaŭ kadukiĝe, Ol la virinoj. Viola Konsentite, moŝto. Duko Do amu vi pli junan ol vi mem, Aŭ via am' ne tenos sin streĉita; Virino estas kiel rozoflor' — Post malfermiĝo, tuj ŝi velkas for. Viola Ja vere; kia malfeliĉa sorto: Perfektiĝinte, velki tuj en morto. Revenas Kurio, kaj Pajaco Duko Homo, la kanton de hieraŭ nokte! Aŭskultu, Cesario, ĝi malnovas; La ŝpinistinoj en sunlum' kutime, Kaj la fraŭlinaj teksistinoj ankaŭ, Ĝin kantas — ĝi ja estas simpla vero, Kaj traktas pri la am' senartifika, Kiel la maljuneco. Pajaco Ĉu preta, sinjoro? Duko Jes; mi petas, kantu. Muziko Pajaco (kantas): Morto, alvenu, alvenu, Mi kuŝu en ĉerko cipresa. Spiro,forsvenu,forsvenu, Min mortigis knabin' malkaresa — Pretiĝu blanka tombdrapiro Nun por mi jam! Ekzistis pli fidela viro Neniam. Ĉerkon nek floro, nek floro Ornamu en trista deklaro — Kuŝu sen ploro, sen ploro Amika, la povra ostaro — Sekreta tombo min entenu Netroveble, Por ke amantoj min ne ĝenu Funebre. Duko Jen por via peno. Pajaco Senpene, sinjoro; kanti min plezurigas, sinjoro. Duko Do mi pagos vian plezuron. Pajaco Vere, sinjoro, plezuron oni devas pagi, pli aŭ malpli frue. Duko Permesu, ke mi forlasu vin. Pajaco Gardu vin la dio melankolia, kaj la tajloro faru al vi veston el muara silkaĵo, ĉar via menso estas opalo mem! Homojn tiel fiksanimajn mi surmarigus, ke il: okupiĝu pri ĉio, kaj celu ĉien, ĉar tiamaniere oni faras el nenio sukcesplenan vojaĝon. Adiaŭ. Foriras Duko L' aliaj for. Iras Kurio kaj sekvantaro Denove, Cesario, Iru al tiu plejkruelulino — Diru, ke mia am' elstare nobla Ne taksas alte terenegojn kotajn, Ke l' posedaĵojn sortodonacitajn Estimas mi leĝere kiel sorto: Mian animon logas la miraklo Kaj gem' per kiu vestas ŝin naturo. Viola Sed se ŝi vin ne povas ami, sinjoro? Duko Tion mi ne akceptas. Viola Sed vi devas. Se iu sinjorin' — ĉar povas esti — Tiom por via am' sopiras, kiom Por Olivia vi, kaj vi ne povas Ŝin ami, ĉu ŝi ne akceptu tion? Duko Neniuj flankoj de virin' eltenus Pasiajn batojn, kiajn amo donas A1 mia kor' — neniu kor' virina Sufiĉe grandas por elteni tiom. Ilia am' nomiĝas apetito, Ĝin naskas ne l' hepato, sed palato, Kiu travivas saton, troon, naŭzon; Sed mia am' malsatas kiel maro, Kaj tiom digestivas; ne komparu La amon de virin' por mi, kun mia Por Olivia. Viola Nu, mi tamen scias ... Duko Kion vi scias? Viola Tro bone, kiom la virin' pasias! Ili fidelas same kiel ni. Filin' de mia patro amis viron, Kiel mi eble, se virin' mi estus, Amus vin, moŝto. Duko Ŝia historio? Viola Nul, moŝto — ŝi la amon prisilentis; Kaŝemo, kiel vermo en burĝono, La rozan vangon manĝis — ŝi forvelkis, Kaj, en melankolio verda-flava, Kiel Pacienc' sur monumento sidis, Triste rideta. Ĉu ne am' mirinda? Ni viroj diras, ĵuras pli, sed vere Proklamas pli ol volas — ĉar ni ĵuras Gigante, sed en amo etstaturas. Duko Pro amo ĉu fratino via mortis ? Viola Ĉiuj filinoj estas mi de l' patro, Kaj ĉiuj fratoj — tamen mi ne scias. Ĉu al la damo iri? Duko Jes, rapidu; Ĉi gemon donu-diru al la damo: Ne cedos rifuzite mia amo.